BE:Squads/Esperanto/2012-03-11

Aus Piratenwiki
Wechseln zu: Navigation, Suche


Übersetzung auf Deutsch

Ĉeestis

  1. maha
  2. wuerfel
  3. BeeJay
  4. Kai Biermann

Temoj

Tradukoj

Partia programo

Wuerfel ektradukis la partian programon, kiu havas nun oficialan version post la partikunveno de Offenbach: Partia programo en Esperanto.

Liquid feedback

La programistoj de Liquid feedback petis helpon pri la traduko de la tekstoj de la plej nova versio. Wuerfel petos aliron al la testsistemo.

Kaperletero

Por la gegeja urbofesto en Schöneberg kaj la CSD-manifestacio nova plurlingva eldono de Kaperletero estas planita, kiu bezonos tradukon.


La vorto azilpetanto

Ni diskutas la germanan tradukon de la vorto azilpetanto. Maha kaj Kai preparos artikolon por sia blogo [1].

Venonta kunveno

Ĝi okazos dimanĉon, la 13an de majo 2012, je la 19a kaj duono en St. Oberholz.