BE:Squads/Esperanto/2011-11-06 - Gründungsprotokoll
Inhaltsverzeichnis
Ĉeestis
Temoj
Resumo de ĝisnunaj Esperanto-aktivaĵoj ene de partio
Jam multe da laboro per Esperanto estis farita de la partio. Jen ekzemploj:
Plividebligi Esperanton ene de la piratpartio
Kiel nia grupo kaj lingvo povas esti pli videbla ene de la parto?
- uzi kategorion "Benutzer kann Esperanto" en vikio
- indiki Esperanton en profilo de Liquid Feedback
Plividebligi la piratpartion al esperantistoj
- Post kiam oficiala dissendolisto ekzistas, wuerfel verkos artikolon por la revuo Esperanto kaj Libera Folio pri piratpartio.
- amuzulo prelegos dum Junulara Esperanto-Semajno pri la germana piratpartio
Interkonatiĝi kun alilandaj piratoj
Ni konstatis, ke estas malmulte da informfluo de nacia piratpartio al alia, kaj ni esperas, ke ni povos plibonigi tion per Esperanto.
- Oficiala dissendolisto en servilo de la germana piratpartio en Esperanto
- Ideo: okazigi kunsidon por esperantistaj piratoj en unu loko por interŝanĝi spertojn pri siaj naciaj piratpartioj
Balotprogramo 2013 en aliaj lingvoj
- wuerfel planas traduki esperanten
- amuzulo kaj sprachprofi ŝatus aliĝi al teamo por traduki anglen
Regulaj kunsidoj
Gravas regule kunsidi por ke ni povu sekvi novaĵojn kaj decidi kiamaniere ni aktivu estonte. Ĉiumonate tro oftas kaj ĉiun trian monaton tro maloftas, do ni renkontiĝas ĉiun duan monaton. Ni nun planas la duan dimanĉon de ĉiu dua monato vespere je la 19:30, do venonta kunsido okazos la 8-an de januaro je la 19:30 en St. Oberholz.